Podzemie pod vežami - živá expozícia pre verejnosť

Jaskyňa pre turistov


Medvedia štôlňa - staré banské dielo 
spristupnené pre verejnosť


miesto kde sa oplatí zastaviť.
Sprístupnená jaskyňa Zlá diera na území Prešovského okresu, pri obci Lipovce
Hudba podľa môjho gusta!
www.raftingadventure.sk

www.dobrodruh.sk

Już od 1989 r. firma Air-Sport  
dzięki swoim skrzydłom ułatwia adeptom latania poznanie piękna trzeciego wymiaru – powietrza
www.extreme-sports.lt
www.klubpratel.wz.cz
www.4d.sk
Jaskyniarsky klub Strážovské vrchy


Odporúcané stránky:
www.esperanto.sk
www.welzl.cz www.galeriaslovakia.sk
www.volny.cz/mongolia
www.vlasta.org
www.vanek.4d.sk



Inzercia

LA KVINA SPELEOTENDARO
Ing. Ján Vajs, 03.01.2011 [40085]

    Liptova Esperanto-klubo (LEK) kunlaborante kun Speleoklubo Nicolaus de Slovaka Speleologia Societo (SSS) organizis de la 12-a ĝis 14-a de novembro 2010 la Kvinan Speleotendaron. La grupo de 15 partoprenantoj konsistis el grotesploristoj, esperantistoj kaj neorganizitaj interesuloj pri grotoj kaj karsto. La Kvina Speleotendaro okazis 21 jaroj post la Kvara Speleotendaro, kiu organizis hungaraj esperantistoj de la 20-a ĝis 24-a de aŭgusto 1989 en Ŝimonfa, apud la urbo Kapoŝvar en Hungario. Tiu ĉi jara Speleotendaro estis provo renovigi renkontiĝon de fakuloj-grotesploristoj, kiuj uzas Esperanton. Oni povas diri, ke la celo estis plenumita, eĉ la renkontiĝo estis nur loka nivelo.





    obr. 1: Partoprenantoj de V-a SPELEOTENDARO antaŭ Stanišovská groto
    obr. 2: Mallonga paŭzo antaŭ la groto Zlomísk
    obr. 3: La partoprenantoj en portalo de Ursa groto
    obr. 4: Trarigardo de Ursa tombejo
    obr. 5: V. Škuta en Koridoro de junuloj

    La Kvina Speleotendaro komenciĝis vendrede vespere en klubejo de LEK en Liptovský Mikuláš per solena malfermo fare de prezidanto de la klubo Vladimír Škuta. Sekvis prelego de J. Vajs pri historio de speleotendaroj kune kun projekciado de historiaj lumbildoj kaj prezento de historiaj dokumentoj. Sabate la partoprenantoj praktikis speleologion en la Jánska valo en Malaltaj Tatroj. Dum la surtera ekskurso ili konatiĝis kun karstaj formoj: grotoj de Stanišová valeto, fontego kaj groto Hlbokô (legu Hlbokuo) kaj Kanálová groto. Subtera ekskurso okazis en la Ursa groto. Ambaŭ ekskursoj gvidis P. Procházka. Rekte en la groto V. Škuta gvidis praktikan ekzercon de fotografado en subtera spaco. Sabata posttagmeza programo daŭrigis per ĉefprelego de D. Hofereková pri Slovakaj alireblaj grotoj. J. Vajs prelegis pri Ekspedicioj en grotojn kun Esperanto. Z. Misura prezentis kreadon de stereofotografaĵoj el grotoj per la programo Zoner Fotostudio. Dimanĉe la programo finis per trarigardo de speleologia ekspozicio de Slovaka muzeo de naturprotektado kaj speleologio (SMOPaJ) en Liptovský Mikuláš kun esperanta ĉiĉeronino D. Hofereková. Ĉiuj programeroj havis edukan karakteron, ĉar ĉiam estis esperante klarigitaj fakaj speleologiaj vortoj kaj iliaj difinoj. Dum la diskuto pri speleologiaj vortoj la partoprenantoj konstatis, ke la evoluo en speleologio tre progresis kaj esperantistoj devas renovigi vortprovizon ankaŭ en tiu ĉi fako.

    La partoprenantoj akceptis la rezultojn de la Kvina Speleotendaro, kie:
1. konstatis, ke oni sukcesis renovigi la tradicion de la Speleotendaro post 21 jaroj,
2. la membroj de LEK decidis daŭrigi en organizado de la speleotendaroj,
3. LEK-anoj alvokas esperantistojn – grotesploristojn al kunlaboro kun celo renovigi agadon de internacia faka speleogrupo,
4. la partoprenantoj vidas en laboro je speleologia fakvortaro sencon kaj laboros pri kreado de novaj fakvortoj kaj difinoj.
5. LEK-anoj proponas reeldonadi bultenon Vesperto 1-2 numeroj jare.

    Same kiel en pasinteco LEK estas kunorganizanto de speleologia fakagado. Interesuloj povas eluzi por kontaktoj hejmpaĝon de la klubo www.lek.szm.sk .

    J. Vajs


Komentáre k článku - fotogalérii / Comments to the article - photo gallery: 0x



Pridajte Váš komentár / Add Your comment
Name:
Text:
 

Žiadny html kód nie je povolený / No HTML is not allowed.